Feeds:
Innlegg
Kommentarar

Archive for september 13th, 2009

Perfida komputilo

La muzika flanko de la KD

Mi ne sukcesis ludi la debutan KD-n de Carina Gerlach. Mia komputilo insistadis ke ĝi ne estas KD, kion ĝi neniam antaŭe faris. Fine mi honteme konvinkis min mem ke ne temas pri vera KD, sed pri kontraŭŝtela disko kiun mi devintus liveri en la Libroservo dum la UK por ricevi la veran KD-n. Nun mi vere faris mison, forgesinte ion tiom simplan. La disko ja eĉ havas tridimensiajn plastajn ornamaĵojn sur la etikeda flanko, kaj krome estas tute nigra.

Tamen ne estis tiel kiel mi kredis. En la Libroservo en Roterdamo oni provludis similaspektan ekzempleron, kaj raportis ke ĉio funkcias bone.

Ĉu do vere povas esti ke mia eminenta komputilo, mia fidela sursina amiko, forrabis de mi plurajn tagojn da bona muziko? Mi ekhavis malagrablan senton, kaj same kiel ĵaluza persono (almenaŭ en filmoj) lasas detektivon gvatsekvi la edzon aŭ edzinon, tiel perfidante la intimecon de la amrilato, nur okaze ke la alia jam unue ĝin perfidis, – tiel same mi ekesploris aliajn komputilojn por kontroli ĉu mia plej kara estas perfidulo aŭ ne, kaj mi malkovris ke jes: mia sinamiko estas plezurrabisto.

Malgaja pro la senmuzikaj tagoj mi ĝojis ke forlasita komputilo de la pratagoj ankoraŭ tiom fidelas al mi, ke sen pensoj pri propra profito ĝi volas doni al mi la sopiratan muzikon.

Kaj poste mi reiris al la trompulo, la perfidulo denove sidas sur mia sino, kaj devas nun pune ludadi la muzikon kiun ĝi dum tiom da tempo rifuzis al mi.

[På norsk]

Read Full Post »